Esperanto-muzeo

Esperanto-muzeo estas muzeo kiu ekspozicias materialojn pri Esperanto, Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo. Ofte ĝi estas ligita kun Esperanto-biblioteko.

Esperanto-muzeoj ne nur kolektas diversajn objektojn kaj materialojn (kiel libroj kaj arkivaĵoj), sed ankaŭ prezentas ilin konstante aŭ por difinita tempo, laŭ diversaj planoj kaj programoj.

La distingo inter muzeo, biblioteko kaj arkivo ne ĉiam facilas. Ofte temas pri diversakcenta kombino de ili.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne