Esperanto sub la Suda Kruco | |
![]() Kovrilpaĝo de Esperanto sub la Suda Kruco, junio 2015 (sur la kovrilo: Luis von Ahn, kreinto de Duolingo)
| |
revuo | |
---|---|
Speco | oficiala organo |
Formato | tutkolora revuo |
Periodeco | tri- aŭ kvarfoje jare |
| |
Lando | ![]() ![]() |
Posedanto | Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA), Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA) |
Publikigisto | CMYK Colour Online, Melburno, Aŭstralio |
Redaktisto | David Ryan, Joanne Johns |
ISSN | 1038-9380 |
| |
Retejo | En la retejo de AEA |
Esperanto sub la Suda Kruco estas la Esperanto-gazeto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio. La redaktisto estis dum multaj jaroj la honora membro de UEA Donald Broadribb. Poste sekvis interalie Chris Krägeloh kaj Ŝandor Monostori (almenaŭ de 2008 ĝis 2010). Inter 2011 kaj 2013 sekvis Kam Lee kaj David Ryan. Ekde 2014 ĝi estas redaktata de David Ryan kaj Joanne Johns.