Atentu ! por la historia teksto de Hugo Steiner vidu : Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.
Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Esperanto-muzeo Zamenhof/Esperanto-objekto faka biblioteko arkivo ![]() | |||||
Lando | Aŭstrio vd | ||||
Situo | Vieno | ||||
Estiĝo | 1927 | ||||
Malfermo | 1927 | ||||
Koordinatoj | 48° 12′ 33″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo)48.209316.3653Koordinatoj: 48° 12′ 33″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo) | ||||
| |||||
Parto de | Aŭstria Nacia Biblioteko vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.onb.ac.at/museen/esperantomuseum | ||||
La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (germane Esperantomuseum und Sammlung für Plansprachen). Fondita en 1927 fare de la ŝtatoficisto-esperantisto Hugo Steiner sub la nomo Internacia Esperanto-Muzeo. La muzeo apartenas ekde 1928 al la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB, germane ÖNB)[1].
Ĝi estas samtempe muzeo, biblioteko, dokumenta centro kaj arĥivejo pri Esperanto kaj planlingvoj, unu el la plej grandaj en la mondo. La katalogo, konata sub la nomo Trovanto estas ekde 1998 traserĉebla pere de la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
La muzeo ilustras, ke Esperanto estas parto de kulturhistorio kaj manifestado de speciala lingva kreiveco[2].
Situo: Palais Mollard, 1-a distrikto, Herrengasse 9, teretaĝo, 1010 Vieno, Aŭstrio.