estona lingvo | ||
eesti keel | ||
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Baltmara finna lingvaro • urala lingvaro | ||
Parolata en | Estonio | |
Parolantoj | 1 100 000 | |
Skribo | latina alfabeto, estonlingva brajlo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Urala
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Estonio Eŭropa Unio | |
Reguligita de | la Instituto de la estona lingvo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | et | |
ISO 639-2 | est | |
ISO 639-3 | est | |
SIL | EST | |
Glottolog | esto1258 | |
Angla nomo | Estonian | |
Franca nomo | estonien | |
Vikipedio | ||
La estona lingvo (estone eesti keel) havas parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la estonoj, el kiuj plejparto loĝas en la Estona Respubliko.
Unu el la distingaj trajtoj de la estona estas ke ĝi havas ion, kio laŭtradicie estas rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estas distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estas, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingas inter longaj kaj longegaj vokaloj en estona skribo; aliflanke, plozivoj havas tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estas senvoĉa plozivo).
Kiel la latva kaj la litova, la estona uzas la latinan alfabeton. Ĝia alfabeto ne havas la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzataj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavas la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifas vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estas malsama ol la litero kiel uzata en la portugala. Ĝi similas al la vjetnama litero "ơ".
Tipologie, la estona estas ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de aglutina lingvo al fleksia lingvo. Dum la historio de Estonio, la germana forte influis la estonan, ambaŭ leksikone kaj sintakse.
En la estona, substantivoj kaj pronomoj ne havas genrojn, sed substantivoj kaj adjektivoj havas dek kvar deklinaciajn kazojn: la nominativon, genitivon, partitivon, ilativon, inesivon, elativon, alativon, adesivon, ablativon, translativon, terminativon, esivon, abesivon, kaj komitativon. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordas kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (kollane maja) — "en flavan domon" estas (kollasesse majja).
Strange, en la kazosistemo mankas akuzativo. Anstataŭe, la rekta objekto de la verbo estas normale genetiva kaj kelkfoje partitiva (uzata por partaj aĵoj).
La verbosistemo ne havas apartan futuron (oni anstataŭe uzas la prezencon) kaj havas specialajn formojn por esprimi ion faratan de nepreciza subjekto.