Estonia Centra Partio | |
---|---|
Eesti Keskerakond | |
partio | |
Lando | Estonio |
Estro | Edgar Savisaar |
Fondiĝo | 12-a de oktobro 1991 |
Ĉefa sidejo | Toom-Rüütli 3/5 EE-10130 Talino |
Ideologio | Centrismo Sociala liberalismo |
Internacia aliĝo | en Eŭropa Unio: Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio, frakcio ene de la Eŭropa Parlamento: Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo |
Retejo | www.keskerakond.ee |
La Estonia Centra Partio (estone Eesti Keskerakond) estas maldekstre centrisma [1], social-liberalisma politika partio en Estonio. Keskerakond estas membro de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio. Ĝi havas pli ol 12 000 individuajn membrojn kaj sekve laŭ membronombro estas la plej granda politika partio de Estonio.
La partio estis fondita la 12-an de oktobro 1991, baze de la civitana movado Popola Fronto de Estonio post kiam pluraj politikaj partioj apartiĝis de ĝi. Tiutempe la partio nomiĝis Rahvakeskerakond (Popola Centra Partio), por diferencigi ĝin de la pli malgranda partio Maa-Keskerakond (Kampara Centra Partio). La partiestro estas Edgar Savisaar. Vicpartiestroj estas Kadri Simson kaj Enn Eesmaa.
La partio asertas ke ĝia precipa celo estas formigi kaj sekurigi fortan mezan socian tavolon en Estonio. Sekve ĝi mem deklaras sin esti "mezklasula liberala partio". La partia politiko aparte subtenas malgrandajn entreprenojn. La partio ne nur altiras estonojn, sed ankaŭ estas la senkonkurence plej populara politika partio inter rusoj en Estonio.