Estoniaj svedoj aŭ marbordaj svedoj (estone rannarootslased aŭ eestirootslased, svede estlandssvenskar aŭ aibofolk aŭ eibofolke) estas nomo por tiuj etnaj svedoj, kiuj de la 13-a jarcento ĝis la jaro 1944 vivis en la okcidenta marborda regiono de Estonio kaj sur la estoniaj baltmaraj insuloj Dagö (estone Hiiumaa) kaj Ösel (estone Saaremaa).