Estrildedoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Estrildedoj
Sunda zebrofringo (Taeniopygia guttata)
Sunda zebrofringo (Taeniopygia guttata)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Estrildedoj Estrildidae
Bonaparte 1850
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Estrildedoj (Estrildidae) estas specioriĉa familio de malgrandaj semmanĝantaj birdoj el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes), renkonteblaj en la Malnova Mondo kaj Aŭstralazio. Kvankam komunlingvaj nomoj de iuj ĝiaj specioj enhavas vorton "fringo", tiu ĉi familio ne estas proksime parenca al aliaj familioj, kiuj enhavas birdojn nomatajn fringojn, kiel Fringillidae, EmberizidaePasserellidae. La vorto nur montras vidaspektan kaj ekologian similecon kaj ne parencecon.

Estrildedoj estas semmanĝuloj kun dikaj, fortikaj konusformaj bekoj. Ili ĉiuj havas similan korpan morfologion, sed la plumaroj estas tre variaj kaj ofte tre brilkoloraj. Multaj specioj estas sociemaj kaj emas formi birdarojn. La nestoj de ĉiuj estrildedoj estas relative grandaj kaj kupol-formaj, kaj ofte birdaroj formas koloniojn de multaj nestoj. La grando de ovaro po nesto povas atingi 10 ovojn. Multaj specioj suferas de nestoparazitoj, kaj viduoj kaj indigobirdoj specialiĝas je ili.

Plejmulto de estrildedoj estas vundeblaj al malvarmo kaj preferas varmajn, plejparte tropikajn klimatojn, kvankam kelkaj specioj — ekzemple, montana manikeno, monta fajrovostulo, ruĝbrova fringo aŭ la tuta genro Stagonopleura— adaptiĝis al pli malvarmaj aŭ montanaj habitatoj.

La plej malgranda birdo el la familio estas la olivdorsulo de Shelley(Nesocharis shelleyi) kiu estas ne pli ol 8.3 cm longa, kvankam laŭ pezo la troglodita estrildo (Estrilda troglodytes) estas pli malgranda kaj pezas nur ĉ. 6 g. La plej granda estrildedo estas Java rizobirdo (Padda oryzivora), kiu estas averaĝe 17 cm longa kaj25 g peza.[1]

Iuj specioj, kiel ekzemple la Sunda zebrofringo (Taeniopygia guttata) estas tre ŝatataj de la tenantoj kaj bredantoj de kompaniaj dombirdoj pro ilia bunta, pompa plumaro, ĥarizmo kaj amuza konduto.

  1. Estrildid FINCHes.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne