Etaj Virinoj

Little Women or, Meg, Jo, Beth and Amy
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Louisa May Alcott
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1869
Ĝenro romano pri disvolviĝo • formadromanoaŭtobiografio • realisma romano • familisagao
Loko de rakonto MasaĉusetsoLondonoParizoHeidelbergNov-JorkoNico • Quartier de Valrose • VienoVevey
vdr

Etaj Virinoj Virinetoj (angle Little Women) estas la plej fama verko de Louisa May Alcott [1][2]. La verko rakontas la historion de familio en Concord, urbo apud Bostono en Masaĉuseco, Usono. La rakonto okazas dum kaj post la Usona Enlanda Milito. Ĝiaj heroinoj estas la kvar martaj fratinoj - la plej aĝa Margaret (Meg), kies revo estas eki familion kaj partopreni en alta socio, la ribelema kaj sovaĝa Josephine (Joe), kies revo estas esti sendependa kaj libera verkisto, Elizabeth (Beth) la muzika, obeema kaj afabla koro, kaj la plej juna kaj plej dorlotita Amy, kies revo estas esti pentristino kaj vivi luksan vivon [3].

En la verko mem, la rakontanto nomas ĝin "familia dramo". La verko povas esti vidita kiel ina inicromano (formadromano), kaj ofte estas klasifikita kiel aŭtobiografiaduonaŭtobiografia romano, en kiu Alcott bazigis la rolulon de Joe sur si mem [4]. Do verŝajne ĝi estas parte skribita el la infanmemoroj de la aŭtoro: Alcott ankaŭ havis tri fratinojn.

La unua parto de la libro iĝis vaste konata kaj iĝis ege sukcesa komerce, kio instigis la verkiston verki daŭrigon, Good Wives (Bonaj Edzinoj), kiu ankaŭ estis tre populara. Kune, la du partoj de la romano unue estis publikigitaj en 1880. Post Virinetoj, Alcott verkis daŭrigojn pri la vivoj de la heroinoj de ĉi tiu libro: Little Men (Viretoj, 1871) kaj Joe's Boys (Knaboj de Joe, 1886).

La verko estis tradukita en multajn lingvojn kaj ricevis multajn adaptojn por kino, televido, radio, bildstrioj kaj pli.

  1. Longest, David. (1998) Little Women of Orchard House: A Full-length Play. Dramatic Publishing. ISBN 0-87129-857-0.
  2. (2004) Sparknotes: literature. Spark Educational Publishing. ISBN 1-4114-0026-7.
  3. Cheever, Susan. (2011) Louisa May Alcott: A Personal Biography. Simon and Schuster. ISBN 978-1-4165-6992-3.
  4. Reisen, Harriet. (2010) Louisa May Alcott: The Woman Behind Little Women. Macmillan. ISBN 978-0-312-65887-8.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne