Etiopia Unitara Ortodoksa Eklezio | ||
---|---|---|
Laŭ la tradicio, en ĉi tiu preĝejo troviĝas la Kesto de Interligo | ||
Estro | Abune Paulos | |
Fondinto | Filipo la Diakono / Frumencio | |
Apartigoj | Eritrea Ortodoksa Eklezio | |
Nombro de membroj | 45 000 000 | |
Etiopia Ortodoksa Eklezio | ||
---|---|---|
konfesio patriarkeco | ||
Lando(j) | Etiopio vd | |
Sidejo | Adisabebo | |
Fondinto(j) | Frumencio vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Etiopia Unitara Ortodoksa Eklezio (amhare, የኢትዮጵያ ኦርቶዶክስ ተዋሕዶ ቤተ ክርስቲያን, Jeitjop'ja ortodoks teŭahedo bétekrestjan, ankaŭ konata kiel kopta eklezio de Etiopio aŭ nur kiel etiopia eklezio) estas unu el la antikvaj orientaj eklezioj memkefala, t.e. ĝi havas propran patriarkon, (ekde 1959; antaŭ ĝi rekte dependis de la kopta patriarko de Aleksandrio). Ĝi estas la dua plej antikva eklezio de la mondo kiel ŝtata post la Armena Apostola Eklezio. La ekleziestro portas la titolon "Abuna-Patriarko" kaj loĝas en Adis-Abebo, kiu agnoskas kaj estas en plena komunio kun la papo de ĉiuj koptoj kaj patriarko de Aleksandrio Ŝenudo la 3-a kaj kun la kopta patriarko de Eritreo, kiuj formas unu solan eklezion. Ĝi estas la kristana eklezio plej proksima al la tradicioj kaj juda religioj. Nuntempe ĝi havas ĉ. 45 milionojn da sekvantoj (60% de la loĝantaro de Etiopio).
La etiopia religia tradicio atribuas la fondadon de la eklezio al Filipo la Diakono (Agoj de la Apostoloj, 8), kiu sukcesis kristanigi la kasiston de la reĝo de Etiopio, post renkonti lin kiam tiu revenis el pilgrimado al Jerusalemo. Kvankam tio ne estas pruvebla, ekzistas datumoj ke la Reĝlando de Aksumo adoptis kristanismon en la 4-a jarcento, sub regado de reĝo Ezano, danke al la penado de la monaĥo Frumencio, kiu estas nomata en Etiopio Abune Selama, Kesaté Birhan (Nia Patro de la Paco, Revelacianto de la Lumo). Frumencio, post kristanigi Ezanon, estis sendita de la reĝo al Aleksandrio por peti al la kopta patriarko, Sankta Atanazio la nomumadon de episkopo por Etiopio. Atanazio elektis Frumencion mem, kiu fariĝis la unua abuno de Etiopio. En la sekvaj jarcentoj, la kopta patriarko de Aleksandrio ĉiam nomumis kopton (egipton) kiel abunon aŭ ĉefepiskopon de Etiopio.