![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: ekde Plioceno | ||||||||||||
![]() ![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Canis simensis Ruppell, 1840 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
![]() Arealo de etiopia lupo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Etiopia lupo (Canis simensis), ankaŭ konata kiel abisina lupo, abisina vulpo, ruĝa ŝakalo aŭ semiena ŝakalo estas specio de kanisedoj, endemia en Afriko. Abundeco de ĝiaj nomoj montras longan necertecon pri taksonomia pozicio de la specio, sed laŭ la plej modernaj genetikaj esploroj ĝi estas pli parenca al lupoj de genro Canis ol al vulpoj, al kiuj ĝi similas aspekte. Etiopa lupo preferas altecon de pli ol 3000 metroj en montaraj regionoj de Etiopio,[2] kaj estas la ĉefa rabobesto de tiu ekologia sistemo. Ekologie ĝi estas la plej minacata specio el ĉiuj kanisedoj[3] kaj havas nur 7 populaciojn kun suma nombro de ĉirkaŭ 550 plenkreskuloj. La plej granda populacio situas en Bale-montaro en Oromio, suda Etiopio, sed kelkaj pli malgrandaj populacioj ekzistas en Semien-montaro en la nordo de la lando kaj en kelkaj aliaj areoj. Klopodoj savi tiun specion estas plej forte asociataj kun nomo de Claudio Sillero-Zubiri, zoologiisto el Universitato de Oksfordo. Ekzemple, li produktis vakcinon kontraŭ rabio por protekti la lupojn kontraŭ la malsano, kiun ili ricevis de lokaj hundoj. En 1990 epidemio de rabio malpliigis la plej grandan populacion de etiopia lupo en Nacia Parko de Bale-montaro de 440 ĝis nur 160 plenkreskaj specianoj dum malpli ol du semajnoj. Laboron pri konservo de la specio subtenas brita fonduso Born Free Foundation.