Eto (greke ητα; majuskle H, minuskle η) estas la 7-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj nombroj ĝi valoras ok. Oni prononcas ĝin longa e. El eto devenas la latina H kaj la cirila И. La lasta prononciĝas kiel "i" en la rusa lingvo kaj en ukraina lingvo alie, kiel guturalo, kiel y en la pola lingvo.
En novgreka lingvo la litero estas prononcata kiel [ˈita], kaj prezentas fermitan antaŭan nerondan vokalon /i/. En klasika greka, ĝi prezentis longan malfermitan mezan antaŭan nerondan vokalon /ɛː/.