Euclid (teleskopo)

Euclid
emblemo
kosma observatorio
Korsch telescope (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Antaŭe Solar Orbiter vd
Poste Solar wind Magnetosphere Ionosphere Link Explorer vd
Lando(j) sen valoro vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eŭklido (angle Euclid) estas kosmoteleskopo de la Eŭropa Kosma Agentejo kiu estis lanĉita en la ekstertero en 2023. Ĝi estas aktiva en la videbla kaj proksima infraruĝa spektro. La projekto estas parto de la programo " Kosma Vizio " (Cosmic Vision 2015-2025) de la Eŭropa Agentejo.

La teleskopo estas nomita laŭ la greka matematikisto Eŭklido de Aleksandrio (~300 a.K.) kiu estas konsiderita la patro-fondinto de geometrio. La teleskopo estas dizajnita por studi malluman materion kaj malluman energion per pli precize mezuri la akcelon de la ekspansio de la universo, kaj por produkti tridimensian mapon de la universo. Por fari tion, du sciencaj instrumentoj mezuras videblan lumon kaj infraruĝan radiadon en la ondolongo de 550 ĝis 2000 nm. La datumoj akiritaj celas doni komprenojn pri ŝajna malluma energio kaj malluma materio [1].

La kosmoŝipo estas desegnita por funkcii dum almenaŭ ses jaroj kaj esploros pli ol trionon de la tuta ĉielo [2]. Ĝi estis establita internacia teamo kun 1 200 profesiuloj el 18 landoj por utiligi la ricevitajn informojn. La kosmoteleskopo estis lanĉita la 1-an de julio 2023 de la kosma servoprovizanto SpaceX per raketo Falcon 9 [3] kaj atingis sian celon, la duan punkton de Lagrange ( mallonge L2 ) en la sistemo Tero-Suno, la 28-an de julio 2023.  La unuaj fotoj estis ricevitaj la 7an de novembro 2023 kaj publikigitaj la 31-an de julio 2023 [4][5].

  1. Euclid – Mission-Science. In: sci.esa.int. ESA Science & Technology, 25. Juni 2020, abgerufen am 4. Juli 2023.
  2. ESA's Euclid celebrates first science with sparkling cosmic views (angle). Alirita 2024-05-23 .
  3. Euclid successfully launched into space by Falcon 9 rocket. Interesting Engineering (1 July 2023). Alirita 1 July 2023 .
  4. Miller, Katrina, "Euclid Telescope Dazzles With Detailed First Images of Our Universe - The European Space Agency's premier telescope captured new views of space, a small taste of what it is likely to accomplish in the coming years.", The New York Times, 7 November 2023.
  5. Euclid's first images: The dazzling edge of darkness.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne