Eva Braun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Eva Anna Paula Braun |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1912 en Munkeno |
Morto | 30-an de aprilo 1945 (33-jaraĝa) en Führerbunker |
Mortokialo | Venenado per cianido |
Tombo | nekonata valoro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Nazia Germanio (1933–1945) Vajmara Respubliko (1919–1945) Germana Imperiestra Regno (1912–1945) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Friedrich Braun (en) |
Patrino | Franziska Braun (en) |
Frat(in)oj | Gretl Braun (en) kaj Ilse Braun (en) |
Edz(in)o | Adolf Hitler (1945–1945) |
Amkunulo | Adolf Hitler (1945–1945) |
Parencoj | Hermann Fegelein (mul) (bofrato) Paula Hitler (bofratino) Angela Hitler (en) (bofratino) Ida Hitler (bofratino) Otto Hitler (en) (bofrato) Gustav Hitler (en) (bofrato) Alois Hitler, Jr. (en) (bofrato) Edmund Hitler (bofrato) Klara Pölzl (bopatrino) Alois Hitler (bopatrio) |
Okupo | |
Okupo | fotisto fotografia teknikisto modelo |
Eva Anna Paula BRAUN (naskiĝis la 6-an de februaro 1912 en Munkeno, Germanio; mortis la 30-an de aprilo 1945 en Berlino), estis la edzino de la germana diktatoro Adolf Hitler en la lastaj tagoj de la Tria Regno. Ŝi naskiĝis en katolika familio. Patro Fritz estis instruisto, kaj ŝi havis du fratinojn: Ilse (vidu la suban foton) kaj Margarette (nomata Gretl).
Eva Braun konatiĝis kun Hitler kiam ŝi laboris en fotografejo, kaj en 1930 ŝi fariĝis lia amatino, iom antaŭ la morto de Geli Raubal, lia nevino kaj antaŭa amatino.
Eva kaj Hitler loĝis kune en ties apartamento en Berlino, sed ili ne oficialigis sian rilaton ĝis al lastaj momentoj. La geedziĝo okazis la 29-an de aprilo 1945. La postan tagon ambaŭ mortigis sin.