La Evangelia Meso, ankaŭ nomata Germana Meso aŭ Luterana Meso, estis eldonita de Marteno Lutero en la jaro 1526. La unua prilaboro de la Romia Meso okazis 1523 kaj estis skribata en la latina lingvo. La mes-formularo havas la latinan nomon Formula Missae. En tiu tre liturgia formo de Diservo kun la Sankta Manĝo transdoniĝis la Latina Meso en la germanan lingvon kaj estis adaptita al la Luterana konfeso.