Evangelio de Barnabaso

Evangelio de Barnabaso
literatura verkoapokrifaj evangeliojsankta libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Ĝenro pseŭdoepigrafio
vdr

La Evangelio de Barnabaso estas unu el la Apokrifaj Evangelioj de la malfrua epoko, eble skribita en la hispana lingvo de la 14-a jarcento: fakte neniam aperis grekaj aŭ latinaj kaj aliaj antikvlingvaj manuskriptoj. La atribuado al sankta Barnabaso apostolo estas la plej evidenta anomalio ankaŭ pro rakontitaj anakronismoj.

Vere en la Gelasa Dekreto (de fino de la 5-a jarcento) estas menciita apokrifaĵo “Evangelio laŭ Barnabaso”; sed en la kunteksto de la informo historiistoj kaj kritikistoj deduktas ke temas pri la tre bone de ĉiam konata (kiel apokrifaĵo) “Agoj de Barnabaso”. Tiuj Agoj kun la alia apokrifaĵo, de ĉiam atribuata la Barnabaso, "Letero de Barnabaso", doktrine tre malsimilas.

Laŭ iuj islamaj erudiciuloj tiu malfruega apokrifaĵo estus, male, la vera origina evangelio ĉar ĝuste ĝi pravigus ilian kristologion, kvankam ĝi neniam estas citita en la Korano [1]

Ĝi priskribas Jesuon homo (kaj ne Dio) antaŭveninto de Mahomedo kaj rakontas ke Judaso Iskarioto estis procesita kaj krucumita sur la loko de Jesuo. Fakte, laŭ islama teologio, Dio ne povas akcepti ke sia profeto estu venkita kaj humiligita. Pro tio tiu evangelio estas difinita ankaŭ "islama evangelio".

De tiu teksto ekzistas nur du redakciaĵoj, unu itallingva kaj la alia hispanlingva, de la 16-a jarcento, sed de tiu hispanlingva estas konservita nur teksto de la 17-a jarcento. Parton de ekzemplero, hispanlingva, oni trovis (1976) en la biblioteko de la Universitato de Sidnejo.

Kompreneble tiu evangelio estis plufoje tradukita al la araba lingvo, foje kun komento rezultiganta ke "la Biblio antaŭanuncis Mahomedon kaj islamon".

Irano produktigis gravan filmon “Mesio”, bazita sur la evangelio de Barnabaso por justigi la antaŭvidon de islamo en la Biblio.

Erudiciuloj reirigas ĝian originon ĉe la hispana moriska medio, kie anonimoj elpensus elementojn taŭgajn por akordigi kristanismon kaj islamon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne