Evildea | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Evildea |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1987 (38-jaraĝa) en Aŭstralio |
Lingvoj | angla • Esperanto • ĉina |
Ŝtataneco | Aŭstralio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto jutubisto aktoro ![]() |
Verkoj | Láadan The Feminist Language | Láadan la feminisma lingvo |
Richard DELAMORE (naskiĝis la 13-an de februaro 1987) estas YouTube‑komediisto, aktoro, kaj paroladisto, loĝanta en Aŭstralio [1] [2], kiu uzas la kaŝnomon Evildea en sia videobloga kanalo en YouTube. Evildea estas unu el la plej aktivaj esperantistoj, kiuj komencis YouTube‑filmetan blogon[1]. En Twitter la jutubisto havis la gramatike nekutiman peton, ke parolante pri la persono "per tripersona pronomo," oni "bonvolu uzi «ĝi» anstataŭ «li»".[3]
En 2014, la esperantisto estis membro de la teamo kiu helpis lanĉi la IPTV Esperanto-TV[4], kun la celo montri nur Esperantan enhavon kaj Esperanto-filmojn, kiujn oni ne povas spekti ekzemple en YouTube[2].
Krom tiuj retaj agadoj, Evildea ankaŭ verkis recenzojn, ekzemple pri la libreto “Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo”[5], por la n‑ro 28 de la bulteno Esperanto en Afriko, 2016.
En 2024 li havis kamean rolon en la serio Esperanto Senlime.