Formortinta | |
---|---|
filmo • movbilda filmo | |
Originala titolo | Extinct |
Produktadlando | Usono, Kanado, Ĉinio |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 11-a de februaro 2021 [1] (Rusio, kineja apero), 3-a de oktobro 2021 [2] (Ĉinio, kineja apero), 19-a de novembro 2021 (tutmondo, reta elsendfluo de Netflix) |
Daŭro | 84 min. |
Ĝenro | Aventuro, komedio |
Reĝisoro(j) | David Silverman, Raymond S. Persi |
Produktisto(j) | Joel Cohen, John Frink, Rob LaZebnik, Joe Aguilar, Matthew Berkowitz, Janming Ĝjang |
Scenaro | Joel Cohen, John Frink, Rob LaZebnik |
Muziko de | Michael Giacchino [3] |
Ĉefrolantoj | Adam DeVine, Rachel Bloom, Zazie Beetz, Ken Jeong, Reggie Watts, Catherine O'Hara, Jim Jefferies, Benedict Wong |
Produktinta firmao | China Lion, HB Wink Animation, Huayi Brothers, Tencent Entertainment Company, Tolerable Entertainment, Cinesite, Timeless Films |
Distribuo | Huayi Brothers (Ĉinio)[4], Mongrel Media (Kanado), Netflix (tutmondo) |
IMDb | |
Extinct (esperante: Formortinta), konata kiel La Flumeloj en iuj landoj, estas komputilanimacia aventura komedifilmo farita en 2021, reĝisorita de David Silverman kaj Raymond S. Persi, kaj verkita de Joel Cohen, John Frink kaj Rob LaZebnik.[5] La reĝisoroj kaj la verkistoj estas konataj pro siaj kontribuoj en La Simpsonoj kaj La Simpsonoj: La Filmo. La intrigo de la filmo temas pri du flumeloj, kiuj estas individuoj de fikcia kuniklo-simila truventra formortinta specio, kiuj estas transportitaj senintence de sia hejminsulo en la 1835-epokaj Galapagoj al nuntempa Ŝanhajo.
La filmo unue estis publikigita kineje en Rusio la 11-an de februaro 2021, kaj poste en Ĉinio la 3-an de oktobro 2021. Netflix publikigis la filmon per reta elsendfluo tutmonde la 19-an de novembro 2021.