EzopoΑΙΣΟΠΟΣ | ||
---|---|---|
Skulptaĵo de Ezopo en Artokolekto de Villa Albani
| ||
Persona informo | ||
Αἴσωπος | ||
Naskonomo | greke ΑΙΣΟΠΟΣlatine ÆSOPUS aŭ AESOPUS | |
Naskiĝo | 620 a. K. en Mesembria | |
Morto | ĉirkaŭ 560 a. K., probable en 564 a.K. en Delfo | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | fablisto filozofo mitologo verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Fabloj de Ezopo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ezopo (greke Αἴσωπος, latine Aesopus) estis antikva greka poeto, kiu verkis fablojn kaj parabolojn, la plej famajn de la kultura tradicio de Eŭropo. Kálmán Kalocsay brile redonis multajn en sia Ezopa saĝo. Lia plej konata verko kutime nomiĝas Fabloj de Ezopo.
Ezopo vivis ĉirkaŭ -600. Eble tamen nur temas pri fikcia nomo al kiu oni atribuis verkojn de diversaj nekonataj aŭtoroj.
Li praktikis arton ŝatatan en la antikva mondo: vesti praktikajn instruojn de la vivosaĝo en alegoriajn rakontojn (fablojn, parabolojn).
Laŭdire Ezopo estis blinda kaj devenis el Nubio (li do estis nigrulo), poste el Frigio, kie li sklavoservis sub diversaj mastroj ĝis la samosano Iadmono liberigis lin. Finfine -tiel rakontas la legendo- li venis al la korto de reĝo Krezo. Ties fidon Ezopo gajnis tiom, ke li estis sendita al pluraj ambasadaj misioj. Dum unu el tiuj vojaĝo Ezopon murdis la pastroj de Delfo pro blasfemo kontraŭ dioj.
La raportoj pri liaj malbeleco kaj harlekeneska spritumado verŝajne estis inventitaj poste. Lia nomo fariĝis ĝenronomo por ĉia fabloverkado.