Αισώπου Μύθοι | |
---|---|
grupo de verkoj | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Ezopo |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Ezopo (greke ΑΙΣΟΠΟΣ, latine Æsopus) estis antikva greka poeto, verkis fablojn kaj parabolojn, la plej famajn de la kultura tradicio de Eŭropo. Oni supozas ke li vivis inter 620 kaj 560 a.K. Kalman Kalocsay brile redonis multajn en sia Ezopa Saĝo. Lia plej konata verko kutime nomiĝas Fabloj de Ezopo.
La Fabloj de Ezopo konserviĝis dum longa tempo nur en proza formo per buŝa pludonado de la popolo. Kolektadon de la ezopaj fabloj laŭdire ununafoje entreprenis Demetrios Falereo (Phalereus) ĉirkaŭ -300. La diversaj kolektoj de ezopaj fabloj, kiuj konserviĝis ĝis nia tempo, estas parte malfruaj prozaj transformoj de prilaboraĵoj de Babrioso en korusaj jamboj, parte produktitaj en retorikaj lernejoj en plej diversaj tempoj kaj kvalitoj.