Fabrice Luchini | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Fabrice Luchini |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1951 (73-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Familio | |
Infano | Emma Luchini (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro kuriero teatra aktoro tondisto televida aktoro scenaristo ![]() |
Fabrice LUCHINI ([fabʁis lykini]; denaske Robert Luchini; 1a de Novembro 1951) estas franca aktoro de teatro kaj de kino. Li aperis en filmoj kiel Potiche, Les Femmes du 6e étage, kaj en Dans la maison. Pro sia rolo en la filmo de 2015 nome L'Hermine li ricevis la premion Coppa Volpi per la migliore interpretazione maschile (Plej Bonkvalita Aktoro) en la 72a Festivalo de Venecio.[1]
Lia unua kinrolo estis en Tout peut arriver en 1969. Li poste aperis en la filmo de Éric Rohmer nome Le Genou de Claire en 1970 ludante malgrandan rolon kiel adoleskulo. Li poste aperis en la filmoj de Rohmer nome Perceval le Gallois kaj Les Nuits de la pleine lune, kaj ankaŭ en filmoj reĝisoritaj de Nagisa Oshima, Pierre Zucca, Claude Lelouch, Cedric Klapisch kaj Édouard Molinaro. En 1990 li aperis en la filmo de Christian Vincent nome La Discrète.