![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Masklo malantaŭe kaj ino antaŭe de Fajfanaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Fajfanasoj estas birdospecioj el la grupo de plaŭdanasoj en la genro Anas.
Estas tri specioj: la Fajfanaso (Anas penelope), la Amerika fajfanaso (A. americana) kaj la Sudamerika fajfanaso (A. sibilatrix).
Ĉiu tri estas similformaj, kun ebeneca frunto kaj rondoforma kapa malantaŭo. Maskloj havas distingan reproduktan plumaron (seksa duformismo), dum en siaj elipsaj plumaroj ili similas al inoj, kiuj estas similaj laŭ aspekto la tutan jaron.
La plej proksimaj parencoj de tiuj tri specioj ene de la genro Anas estas la Knaranaso kaj la Falĉilanaso.[1] Ĉiuj tri specioj de Fajfanasoj hibridiĝas en kaptiveco,[2] kaj la Amerika kaj la Eŭrazia fajfanasoj hibridiĝas eĉ en naturo.[3] Oni registris ankaŭ hibridon de Amerika fajfanaso × Platbeka anaso.[4]