Fajsalo la 1-a bin Hussein bin Ali al-Haŝemi (en araba: فيصل بن الحسين بن علي الهاشمي, Fajṣal al-Aŭŭal ibn al-Ḥusajn ibn ‘Alī al-Hāŝimī; 20-a de majo 1885[1][2][3] – 8-a de septembro 1933) estis reĝo de la Araba Regno Sirio aŭ Granda Sirio en 1920, kaj reĝo de Reĝlando Irako de la 23-a de aŭgusto 1921 ĝis 1933. Li estis la tria filo de Husejn ibn Ali, nome Granda Ŝarifo de Mekko, kiu proklamis sin mem kiel reĝo de la arabaj landoj en oktobro 1916.
Fajsalo helpis unuiĝon inter Sunaismaj kaj Ŝijaismaj islamanoj por kuraĝigi la komunan fidelecon kaj la tutarabismon cele al kreado de araba ŝtato kiu inkludus Irakon, Sirion kaj la ceteron de la Fekunda duonluno. Dum en povo, Fajsalo klopodis diversigi sian administracion inkludante diversajn etnajn kaj religiajn grupojn en la diversaj oficejoj. Tamen, la klopodoj de Fajsalo al tutarabisma naciismo povis kontribui al la izoligo de kelkaj religiaj grupoj.