Falkirk The Fawkirk An Eaglais Bhreac | |||||
---|---|---|---|---|---|
large burgh (en) (1930–1975) urbeto vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Skotlando | ||||
Ŝtato | Britio | ||||
Regiono | Falkirk | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 35 850 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 259 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 0′ N, 3° 47′ U (mapo)56.000555555556-3.7844444444444Koordinatoj: 56° 0′ N, 3° 47′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 11 km² (1 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Falkirk [+] | |||||
Falkirk (jen angle, en la skota: The Fawkirk, en la skotgaela: An Eaglais Bhreac) estas la ĉefurbo de la administra regiono Falkirk de Skotlando.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 35 850 loĝantoj sur areo de 11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 259 loĝantoj/km².
Historie la urbo apartenis al la graflando Stirlingshire. La urba historio komenciĝis per la plej fruaj registritaj tempoj de Skotlando, en la epoko kiam la romia imperio klopodis konkeri Kaledonion. Sekve la loĝloko apartenis al la piktoj kaj ekde la 9-a jarcento al la Reĝlando Skotlando.