Fanagalo | |
piĝino • lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Bantua lingvaro | |
Parolantoj | 100 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | fng |
Glottolog | fana1235 |
Angla nomo | Fanagalo |
Franca nomo | fanagalo |
Fanagalo aŭ Fanakalo (fana ga lo ’tiel’, kuluma fana ga lo ’parolu tiel’) estas piĝina lingvo de suda Afriko. Ĝi baziĝas ĉefe sur la proksime parencaj nguni-lingvoj (zulua, kosa, norda kaj suda ndebela kaj aliaj) kun vortaraj elementoj ankaŭ el la angla kaj la afrikansa. La lingvo estis unue uzata inter blankuloj kaj ties nigrulaj servistoj. Dum la 20-a jarcento, ĝi estis vaste uzata en la minejoj de Sud-Afriko kaj ankaŭ en najbaraj landoj, kiel Namibio kaj Zimbabvo. Por la uzado en minejoj, ĝi estis iagrade normigita. Post la falo de la apartisma reĝimo, la populareco de la lingvo malkreskis.
Plej multaj piĝinaj lingvoj estiĝis dum la kolonia epoko pro la komunikbezono inter koloniigantoj kaj lokaj popoloj aŭ sklavoj. Tiel ankaŭ estis en la kazo de fanagalo. En plej multaj kazoj, la vortprovizo de piĝina lingvo devenas de la pli altprestiĝa lingvo de la koloniigantoj. La gramatiko tipe estas rudimenta aŭ novkreita. En la kazo de fanagalo tamen la vortprovizo grandparte devenas de lokaj lingvoj, kaj la gramatiko estas nur simpligita, iom simile al tiu de esperanto kompare kun ties fontlingvoj.