Fango

Fango laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas [1] marĉoŝlimo, do per natura disfalo erigitaj malsekvaj plantaĵoj, kvazaŭ kompoŝtitaj, kiuj malkomponiĝis nur malkomplete. La vorto kadre de geoterapioj iom enhave vastiĝis kaj nun ankaŭ signifas miksaĵojn de diversaj sabloj aŭ teroj kun akvo en simila konsisto kiel marĉoŝlimo, kiuj fakte en Esperanto nomiĝas sliko, miksaĵo de sablo kaj akvo, aŭ koto, miksaĵo de tero kaj akvo. Kialo por la signifa vastigo sendube estis ke la vorto koto kutime en la homa socio havas kontekston esti aparte malpura, kaj tial sonas kutime negative. Tamen efektive marĉo, ŝlimo, koto, lomo, argilo, algoj, sliko, kompoŝtaĵo aŭ seka sablo sur la homa haŭto samgrade konsidereblas "malpuraĵo" (kaj ĉokolada pudingo aŭ nuksa glaciaĵo cetere ankaŭ) - neniu problemo se oni ĝuas la kontakton kun la haŭto kaj ne ĵus estas en tre formala situacio ... kaj se oni ne plu ĝuas la kontakton, estas neniu problemo forlavi la substancon de la haŭto. La vorto origine devenas el la itala, kie krom la singulara formo fango ankaŭ estas plurala formo fanghi, do "fangoj" (divers-specaj). Kvankam ili estas similaj en aplikado kaj agadmaniero, ekzistas esence du specoj de fango pro malsamaj preparado kaj kunmetaĵo: organika kaj neorganika fango. Krome substrekindas ke en la geoterapioj aparte aprezatas minerala koto vulkan-devena, kiu estas aparte valora ĉar ĝi ne ĉie facile alireblas.

  1. artikolo fango en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), paĝo 267 en la eldono de 1970, neŝanĝite en la eldono de 2020, reta versio

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne