Jen listo de okazaĵoj en februaro 2021:
- 1-a de februaro 2021
- Militista puĉo okazis en Birmo, la prezidanto Win Myint kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj Aung San Suu Kyi, nobel-premiito pri paco, estis enprizonigataj.
- 2-a de februaro 2021
- 4-a de februaro 2021
- La registaro de Nov-Zelando anoncis la kreadon de nova oficiala ferio nomita Matariki. Ĝi reprezentas la komencon de la maoria Novjaro, kiu kunokazas kun la leviĝo de la Plejadoj, konataj en la maoria lingvo kiel Matariki. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 5-a de februaro 2021
- 9-a de februaro 2021
- 10-a de februaro 2021
- La Federacia Komisio pri la Protekto kontraŭ Sanaj Riskoj en Meksiko aprobis la krizan uzon de ĝia vakcino Convidicea CoAd5-nCoV kontraŭ la KOVIM-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 11-a de februaro 2021
- La Parlamento de Grekio aprobis leĝoprojekton permesantan la kreadon de universitata policanaro kaj disciplina kunsido, kun la celo malebligi malpacon ĉe grekaj universitatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 12-a de februaro 2021
- La neĝoŝtormo, kiu falegis sur Moskvon, superis la 24-horan rekordon por tiu tago, kiu estis starigita en la jaro 1973. En la urbo falis 9 cm da precipitaĵo, kio konsistigas unu kvaronon de la monata mezumo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 14-a de februaro 2021
- 17-a de februaro 2021
- Aro de vintraj ŝtormoj frapadis Teksason (Usono) dum la pasintaj tagoj, kaŭzante la mortojn de almenaŭ dek homoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 18-a de februaro 2021
- 21-a de februaro 2021
- En Ekvadoro estas publikigitaj oficialaj rezultoj de la prezidenta balotado. Kandidatoj Andrés Arauz kaj Guillermo Lasso partoprenos en la dua raŭndo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 22-a de februaro 2021
- 23-a de februaro 2021
- Amnestio Internacia revokis sian antaŭan decidon agnoski malliberulo de konscienco la rusian politikiston Aleksej Navalnij, kondamnita pro rompo de kondiĉoj de antaŭaj verdiktoj. Antaŭe li estis kondamnita pro ekonomiaj fraŭdoj, sed restis libera. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Tvitero anoncis la forigon de cent kontoj supozeble konektitaj al la rusiaj aŭtoritatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 24-a de februaro 2021
- 25-a de februaro 2021
- 27-a de februaro 2021
- 28-a de februaro 2021
- Ministro pri internaj aferoj Samir Mobeidin kaj ministro pri justico Bassam Talhoŭni de Jordanio estis eksigitaj pro ĉeestanto ĉe publika bankedo, rompo de socia distancado kaj gvidliniojn pri maksimuma homkapacito. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.