Federacia Komerca Komisiono | ||
---|---|---|
sendependa agentejo de Usona registaro | ||
Komenco | 1914 vd | |
Antaŭe | Bureau of Corporations vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Federal Trade Commission Building | |
Agareo |
gardo de konsumanto | |
Fondinto(j) | Woodrow Wilson vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Federacia Komisiono pri Komerco (angle Federal Trade Commission, akronime FTC) estas usona federacia administra agentejo kun respondeco pri protekto de konsumantoj kaj reguligo de konkurenco . La FTC estis establita en 1914 dum la Progresisma Erao kiel parto de la batalo de prezidanto Woodrow Wilson kontraŭ karteloj [1].
La FTC estas gvidita fare de panelo de kvin komisaroj kiuj estas nomumitaj por sep-jaraj oficperiodoj fare de la Prezidanto de Usono post aprobo de la Senato . Ne pli ol tri el la membroj povas esti membroj de la sama partio [2].