Fediverso

Proponita emblemo de la Fediverso

La Fediverso (vortokunfando inter "federacio" kaj "universo") estas reto de federaciitaj (interligitaj) serviloj, kiuj estas uzataj por TTT-eldonado (t.e. sociaj retoj, mikroblogoj, blogoj aŭ retejoj) kaj dosiera gastigado. Kvankam sendepende gastigataj, ili povas reciproke interkomuniki. Sur malsamaj serviloj (nodoj), uzantoj povas krei tiel nomatajn identecojn. Ĉi tiuj identecoj estas kapablaj komuniki trans la limoj de la nodoj, ĉar la programaro, kiu funkcias sur la serviloj, subtenas unu aŭ pliajn komunikajn protokolojn, kiuj sekvas la malferman normon.[1] Kiel identeco sur la fediverso, uzantoj povas afiŝi tekston kaj dosierojn aŭ sekvi afiŝojn de aliaj identecoj.[2] En kelkaj kazoj, uzantoj povas eĉ permesi al aliaj identecoj redakti siajn datumojn (kiel kalendarojn aŭ adresajn librojn).

  1. Mastodon User Guide (angle). Arkivita el la originalo je 2017-04-09.
  2. What on Earth is the fediverse and why does it matter? (angle: "Kio damne estas Fediverso kaj kial ĝi gravas?") (angle).

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne