Felfokoj estas la naŭ specioj de pinipedoj de la familio Otariedoj. Unu specio, nome Kalorino (Callorhinus ursinus), loĝas en Norda Pacifiko, dum sep specioj de la genro Arctocephalus troviĝas ĉefe en la Suda Hemisfero. Ili estas multe pli rilataj al la marleonoj, ol al la veraj fokoj, kaj kunhavas kun ili eksterajn orelojn (aŭriklojn), relative longajn kaj muskolajn antaŭajn naĝilojn kaj la kapablon piediri sur ĉiuj kvar naĝiloj. Ilin karakterizas densa subfelo, kiu faris ilin dumlonge celo de komerca fokoĉasado.