Fentanila klorido | |||
Kemia formulo | |||
Fentanila klorido | |||
CAS-numero-kodo | 1443-54-5 | ||
ChemSpider kodo | 75734 | ||
PubChem-kodo | 83932 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka solidaĵo | ||
Molmaso | 372,93784 g mol−1 | ||
Denseco | 1,095 g/cm−3 | ||
Fandpunkto | 159°C [1] | ||
Bolpunkto | 466,2°C [2] | ||
Refrakta indico | 1,5832 | ||
Acideco (pKa) | 8,92 | ||
Ekflama temperaturo | 185,8°C | ||
Solvebleco | Akvo:24 g/L Solvebla en metanolo, etanolo, DMSO | ||
Mortiga dozo (LD50) | 327 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300, H330, H400 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P270, P271, P273, P284, P301+316, P304+340, P316, P320, P321, P330, P391, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Fentanila klorido aŭ fentanila klorido estas sinteza opioido uzata en kancero-traktado kaj kiel analgezikaĵo. La elektronika aplikado de fentanila klorido estas nova paciento-kontrolita analgezika (PCA) sistemo kiu estis aprobita en Usono kaj Eŭropo por la administrado en kazoj de akuta, modera ĝis severa postoperacia doloro. Ĉi tiu sistemo entenas la aplikeblecon de transderma uzo de medikamento en kazoj de akuta doloro-administrado, permesante al pacientoj mem-administri antaŭ-programitajn dozojn de fentanila klorido per neinvadaj mekanismoj per la uzo de jontoforeza teknologio.
Jontoforezo estas la procezo per kiu elektra kurento estas uzata por movi jonigitajn drogmolekulojn trans la haŭton kaj la ĝeneralan cirkuladon. Rezultoj de lastatempa usona klinika provo trovis, ke la fentanila klorido disponigas dolorkontrolon ekvivalentan al norma reĝimo de morfino, kun simila efiko de opioido-rilataj adversaj eventoj. La fentanila klorido povas oferti kelkajn klinikajn avantaĝojn super ekzistantaj PCA-modalecoj. Ĝia metodo de sendado de medikamentoj evitas la riskon de komplikaĵoj pro vundoj kaj infektoj kaŭzataj de pingloj kaj similaĵoj, kaj ĝia antaŭ-programita elektroniko forigas la potencialon por programitaj maneraroj kaj troa dozado. Krome, la kompakta grandeco de la sistemo povas ebligi pli grandan moviĝeblon de la paciento post kirurgio. La fentanila klorido havas la potencialon iĝi valora elekto en la administrado de akra postopercia doloro.