Ferdinand Gregorovius | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Ferdinand Fuchsmund • Conrad Siebenhorn • Konrad Siebenhorn |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1821 en Nidzica |
Morto | 1-an de majo 1891 (70-jaraĝa) en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Königsberg |
Okupo | |
Okupo | verkisto de nefikcio historiisto mezepokisto verkisto |
Ferdinand GREGOROVIUS (n. la 19-an de januaro 1821 - m. la 1-an de majo 1891) estis germana historiisto, kiu fakuliĝis pri la mezepoka historio de Romo. Li plej famiĝis pro sia verko Wanderjahre in Italien, vojaĝraporto de siaj ekskursadoj tra Italio en la 1850-aj jaroj, sed ankaŭ pro sia ampleksa Die Geschichte der Stadt Rom im Mittelalter ("Historio de Romo en Mezepoko"), kiu fariĝis klasika referenco pri mezepoka kaj frurenesanca historio. Li ankaŭ publikigis biografiojn de la papo Aleksandro la 6-a kaj de Lucrezia Borgia, kaj cetere verkis pri bizanca historio kaj mezepoka Ateno. Gregorovius estis protestanto, kiu laŭ John Hardon estis "akra malamiko de papoj"[1].
Gregorovius naskiĝis en Nidzica, en Orienta Prusio, kaj studadis en la Universitato de Königsberg. Post multaj jaroj kiel instruisto, Gregorovius enloĝiĝis en Italion en 1852, restadante en tiu lando dum pli ol dudek jaroj. Li fariĝis la unua honora civitano de Romo, kaj fine revenis al Germanio, kie li mortis en Munkeno.