Fervojoj de Latio | |
---|---|
![]() | |
Trajno sur linio FL3 | |
commuter rail network | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Romo![]() |
Transportsistema speco | Ĉeurba fervojo |
Komenco de trafiko | 1994 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 852 km (716 Trenitalia + 130,2 Cotral + 5,6 ATAC) |
Nombro de linioj | 11 (8 Trenitalia + 2 Cotral + 1 ATAC) |
Nombro de stacioj | 197 (131 Trenitalia + 59 Cotral + 7 ATAC) |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Trenitalia, Cotral, ATAC |
Fervojoj de Latio (itale Ferrovie Laziali) konsistas el dek unu antaŭurbaj kaj regionaj trajnlinioj, kiuj estas integritaj en la metroreton de la itala ĉefurbo kaj ligas Romon kun ĉirkaŭaj municipoj kaj malsamaj areoj de la regiono Latio.
La ok linioj (FL-Linioj) administrataj fare de la ŝtata Trenitalia S.p.A. ligas Romon kun la Flughaveno Romo-Fiumicino kaj kun la cetero de la Metropola urbo Romo, atingante ankaŭ la provincojn Viterbo, Rieti, Frosinono kaj Latina.
La du linioj estas administrataj de Cotral (Compagnia Trasporti Lazio) (Cotral S.p.A.), ligante la urbocentron kun la sudokcidento (Ostia) kaj la nordo (Viterbo). La linioj Romo-Lido kaj Romo-Viterbo kovras totalan longon de 135 kilometroj kaj estas funkciigataj per 66 trajnoj. La koncesio favore al la ŝtata ATAC finiĝis la 30-an de majo 2019. Ekde la 1-a de januaro 2022, la linioj estis transdonitaj al la administrado de ASTRAL Spa por la fervoja infrastrukturo kaj al Cotral por la administrado de la servo. La linio Romo-Giardinetti plu estas administrata fare de ATAC.
La tuta transportsistemo de la urbo Romo uzas la integran tarifsistemon nomitan "Metrebus", eblas vojaĝi ene de la limoj de la Municipo de Romo kaj ene de la limoj de urbaj tarifoj per ĉiuj vojaĝbiletoj uzeblaj en Romo, validaj por la metroo, busoj, trolebusoj, tramoj kaj trajnoj de la antaŭurba fervoja servo. La sistemo inkluzivas la tri ĉefajn kompaniojn, kiuj administras lokan publikan transporton en la regiono Latio: ATAC, Cotral kaj Trenitalia.