Festivalo de Cannes | |||||
---|---|---|---|---|---|
annual film festival (en) evento | |||||
Komenco | 1946 vd | ||||
Geografia situo | 43° 33′ 3″ N, 7° 1′ 5″ O (mapo)43.5508333333337.0180555555556Koordinatoj: 43° 33′ 3″ N, 7° 1′ 5″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Jean Zay vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Festivalo de Cannes (france Festival de Cannes) estas prestiĝa internacia filmofestivalo. Ekde la jaro 1946 ĉiujare dum la tria semajno de majo en la franca urbo Cannes en ejo nomita Palais des Festivals et des Congrès.
Ĝi estas festivalo de kino kategorio "Al", akreditita de la filmproduktista asocio FIAPF, kune kun la festivaloj de Berlino, San Sebastián, Mar del Plata, Karlovy Vary aŭ Venecio inter aliaj.
Ĉar la festivalo ĝuas gravan atenton de diversaj amaskomunikiloj, ĝi estas ĉiujare vizitata de multaj famaj homoj de la filma industrio. Ĝi estas populara okazo por produktantoj montri novajn filmojn kaj provi vendi ilin al distribuantoj.
La plej prestiĝa premio kiun oni en Cannes disdonas estas la Ora Palmo por la plej bona filmo.