Fibonacci

Fibonacci
Persona informo
Leonardo de Pisa
Naskiĝo 30-an de novembro 1169 (1169-11-30)
en Pizo,  Respubliko Pizo
Morto
en Pizo, [[Dosiero:Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp 'nekonata valoro'.|20px|link=]] Respubliko Pizo
Tombo Campo santo (en) Traduki 43° 43′ 26″ Nordo 10° 23′ 42″ Oriento / 43.724 °N, 10.39495 °O / 43.724; 10.39495 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj italalatina vd
Ŝtataneco Respubliko Pizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Guglielmo Bonacci (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
master of calculations (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Nombroteorio kaj matematiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Liber Abaci ❦
entjera vico de Fibonacci ❦
Fibonaĉi-nombro ❦
The Book of Squares ❦
Brahmagupta–Fibonacci identity ❦
Practica geometriae vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
19a-jarcenta statuo de Fibonacci en Camposanto, Pisa.

Leonardo Pisano [Leonardo Pizano] aŭ Leonardo da Pisa [Leonardo da Piza] (naskiĝis en 1175, mortis ĉ. jaro 1250), ankaŭ konata kiel Fibonacci [Fibonaĉ:i], estis itala matematikisto – la unua granda eŭropa matematikisto post la malprospero de la helena scienco. Li estis konata pro la invento de Fibonaĉi-nombroj kaj pro sia rolo en enkonduko de eŭropaj ciferoj en Eŭropo.

Kromnomo de lia patro estis Bonacci (bonnatura homo) kaj li mem Fibonacci (devenas de filius Bonacci , t.e. filo de bonnatura homo). La patro gvidis komercan oficejon en Nord-Afriko kaj Leonardo juna multe vojaĝis kun li. Ĉi tie, de araboj li ekkonis hindan cifersistemon.[1]

Fibonacci mem konvinkiĝis pri la supereco de t.n. arabaj ciferoj kaj vojaĝis tra la mediteraneaj landoj por studi ĉe konataj arabaj matematikistoj de sia tempo. En 1202, estante 27-jara li publikis Liber Abaci, t.e. libro de abako. Li klarigis araban pozician sistemon de la nombroj, kiu inkluzivis ankaŭ la nombron nul. Ĉi tiu libro montris praktikan oportunon de nova nombrosistemo aplikante ĝin en komerca librotenado, por konversio de pezoj kaj mezuroj, kalkulado de procentoj, monŝanĝo k.a.. La libro estis entuziasme akceptita de edukita Eŭropo kaj havis profundan efikon al eŭropa penso. Ĉi tiu eleganta sistemo de nombrosignado baldaŭ anstataŭis la ne tre oportunan romian sistemon de ciferoj.

  1. https://www.bbc.com/mundo/noticias-46926506

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne