Fibula Praenestina (Broĉo de Praeneste) estas ora broĉo sur kiu estas gravurita skribaĵo Manios med fhefhaked Numasioi (Manio min faris por Numerio). La skribaĵo aperas dekstre-maldekstre. Dum multaj jaroj, oni kredas ke ĝi estas la plej malnova teksto konservita de latina lingvo, datita de ĉirkaŭ -600. La fibula estis trovita apud Palestrina (tiame Praenestre) kaj estas en la Museo Preistorico Etnografico Luigi Pigorini en Romo.
Oni notu ke pri la aŭtenteco de la surskribaĵo de la fibula ĉiam estis suspektoj, kaŭzataj ĉefe pri la cirkonstancoj de ĝia trovo. Margherita Guarducci, diras ke la fibula estas falsa, produkto de la kunlaboro de klerulo Wolfgang Helbig kaj la antikvaĵisto Francesco Martinetti en la 19-a jarcento.
Nun (2011) fakula teamo kreita ĉe la Universitato de Romo "La Sapienza", ene de Instituto por nanostrukturoj de la Nacia Koncilio por Esploro, unuanime konfirmas la historian aŭtentikecon kaj, do, la kulturan valoron de la Fibula Praenestina.