En matematiko, fiksa punkto (ankaŭ sciata kiel invarianta punkto) de funkcio estas punkto tio estas bildigata al si per la funkcio. Tio estas ke x estas fiksa punkto de la funkcio f se kaj nur se f(x)=x.
Ekzemple, se f estas difinita sur la reelaj nombroj, f: R → R kiel
tiam 2 estas fiksa punkto de f, ĉar f(2) = 2.
Funkcio de inverso f(x)=1/x havas du fiksajn punktojn -1 kaj 1.
Ne ĉiu funkcio havas fiksan punkton: ekzemple, se f estas funkcio difinita sur la reelaj nombroj kiel f(x) = x+1, tiam ĝi ne havas fiksan punkton, ĉar x ne estas egala al x+1 por ĉiu reela nombro x.
En grafikaĵo de reela funkcio de reela argumento, tio ke x estas fiksa punkto signifas ke la punkto de la grafikaĵo (x, f(x)) estas sur la rekto y=x, aŭ en aliaj vortoj la grafikaĵo de f intersekciĝas kun la rekto y=x
La ekzemplo f(x) = x+1 estas okazo en kiu la grafikaĵo estas rekto kiu estas paralela al la rekto y=x.
Jen estas ekzemploj kun la funkcio, kies argumento kaj valoro estas 2-dimensiaj vektoroj de la reelaj nombroj, f: R2 → R2:
Aro de fiksaj punktoj de funkcio f estas skribata kiel Fix(f):
Punktoj kiu revenas al la fonta valoro post finia kvanto de ripetoj de apliko de la funkcio estas nomataj kiel periodaj punktoj; fiksa punkto estas perioda punkto kun periodo 1.