Filantropio, kiel neologismo kaj internacia termino, kaj Bonfarado kiel esperantlingva kunmetaĵo, konsistas el "privataj iniciatoj, por la publika bono, fokuse al la vivokvalito".[1] Filantropio tiel kontrastas kun la iniciatoj por negocoj, kiuj estas privataj iniciatoj por la privata bono, fokuse al la materia akiro, kaj kun la registaraj devoj, kiuj estas publikaj iniciatoj por la publika bono, ekz., fokuse al la havigo de publikaj servoj.[2] La persono kiu praktikas filantropion estas filantropo aŭ bonfaranto.
La vorto filantropio originas el la greka lingvo: la greka vorto φιλανθρωπία (filantrōpía) konsistas el la eroj φίλος fílos ‚amiko‘ kaj άνθρωπος (ántrōpos) ‚homo‘. Tiel filantropio signifas “amo al la homaro”. Tio estas komprenata kiel seninteresa helpo al la aliuloj. Ties antonimo estas mizantropeco.
La donacoj al bonfaraj organizoj, personoj, komunumoj, aŭ ĝenerale helpo al aliuloj, ĉu rekte aŭ tra Ne-registaraj organizaĵoj kun ne enspezaj celoj, same kiel la laboro de volontulo por helpi instituciojn kiuj havas la specifan celon helpi la homojn kaj plibonigi iliajn vivojn, estas konsiderataj filantropiaj agoj, kondiĉe ke tiuj ne celu al ekonomiaj interesoj.
Filantropio estas diferenca el karitato, kvankam esta ioma koincido. Karitato celas mildigi la malbonon de partikulara socia problemo, dum filantropio celas fronti la radikon kiu okazigas la problemon.[3][4][5][6]