Filarete | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Antonio di Pietro Averlino |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1400 en Florenco |
Morto | 1-an de januaro 1469 (69-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Okupo | |
Okupo | arkitekto medalisto skulptisto arthistoriisto ![]() |
Verkoj | Bergamo Cathedral Filarete Door Il Trattato di Architettura |
Antonio di Pietro Averlino (itallingva prononco: [anˈtɔːnjo di ˈpjɛːtro averˈliːno]; ĉ. 1400 – ĉ. 1469), ankaŭ "Averulino", konata kiel Filarete (itallingva prononco: [filaˈrɛːte]; el la greka: φιλάρετος, signife "elstara amanto"), estis itala arkitekto, skulptisto, medalisto, kaj arkitektura teoriisto de Florenca Renesanco. Li estas eble plej bone rememorata pro sia dezajno de la ideala urbo Sforzinda, la unua idealurba plano de la Renesanco.
Meze de la 15a jarcento, Filarete estis elpelita el Romo post esti akuzita je klopodo ŝteli la supozitan kapon de Johano la Baptisto, kaj li translokiĝis al Venecio kaj poste eventuale al Milano. Tie li iĝis duka inĝeniero kaj laboris por ampleksa gamo de arkitekturaj projektoj dum la venontaj dekkvin jaroj. Laŭ sia biografiisto, Giorgio Vasari, Filarete mortis en Romo ĉ. 1469.[1]