Filia (antikve-greke φιλία), ofte tradukita al "amika amo", estas unu el la kvar antikvgrekaj vortoj por amo: nome filia, storge, agapo kaj eros. En la verko de Aristotelo nome Etiko de Nikomako, filia estas kutime tradukita kiel "amikeco" aŭ korinklino.[1] La kompleta malo estas nomata fobio.
En Esperanto kiel neologismo tiu antikvgreka koncepto estus donanta filio, sed tiu vorto jam ekzistas kun tute alia signifo.[2]