Filipinanoj | |
---|---|
nacio • loĝantaro | |
sudorientazianoj • Aŭstroneziaj popoloj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La filipinanoj aŭ filipinaj homoj estas etno ĉefe situanta en Filipinoj. Ekzistas proksimume 94 milionoj da filipinanoj en Filipinoj,[1] kaj proksimume 11 milionoj vivantaj ekster Filipinoj (inklude Guamon kaj Havajon).[2]
La plej multaj filipinanoj nomigas sin mem konversacie "pinoy" (virine: "Pinay"), kiu estas slangvorto formita per prenado de la lastaj kvar literoj de "pilipino" kaj aldonado de la diminutivo "-y". La manko de la litero "F" en la antaŭ 1987-a filipina alfabeto, Abakada, kaŭzis ke la litero "F" estis anstataŭigita per "P". Tio estas kialo, ke kiam la 28-litera moderna filipina alfabeto fariĝis oficiala en 1987, la nomo filipinano estis preferita antaŭ Pilipino. La nomo filipinano estis elektita fare de la hispana esploristo Ruy López de Villalobos, kiu nomis la insulojn "Las Islas Filipinas" ("la Filipinaj Insuloj") laŭ Filipo la 2-a.[3]