Financa Universitato de Rusio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
universitato eldonejo de malfermita aliro ![]() | |||||
moto | Ценим прошлое, но основываясь на достигнутом, строим будущее!
| ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1919 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 55° 48′ 1″ N, 37° 31′ 45″ O (mapo)55.80032737.529079Koordinatoj: 55° 48′ 1″ N, 37° 31′ 45″ O (mapo) | ||||
lando | Rusio | ||||
urbo | Moskvo | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 47 712 vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| |||||
| |||||
La Financa Universitato de Rusio, oficiale Financa Universitato sub la Registaro de la Rusa Federacio, ankaŭ mallonge nomita Financa Universitata aŭ FinU, ruse Финансовый университет при Правительстве Российской Федедераци) estas publika universitato troviĝanta en Moskvo, Rusio. Ĝi estis konsiderita inter superaj kvin universitatoj en Rusio en 2010 laŭ Forbes[1] kaj Grupo RBC[2] tiel kiel unu el la plej malnovaj rusaj universitatoj por la trejnado de ekonomikistojn, financistoj, filozofoj, bankistoj kaj financaj advokatoj.[3] Ĝi estis rangita inter # 1,001 kaj 1,200 tutmonde en 2023 en la QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj.[4]
FINU konsistas el 14 fakultatoj, 40 sekcioj, 3 institutoj, 2 esplorinstitutoj kaj 2 altlernejoj. La akademio havas proksimume 40,000 studentojn.
Ĝi estis fondita en 1919 kaj havas universitatan statuson ekde 2010. Antaŭaj nomoj estis Moskva Financa kaj Ekonomia Instituto (1919-1946), Moskva Financa Instituto (1946-1991) kaj Financa Akademio (1991-2010).
La financa universitato ofertas kvarjarajn bakalaŭrajn programojn, dujarajn magistrajn programojn, postbakalaŭran kurson por Majstro pri Komerca Administrado kaj doktoran programon.
Inter la homoj, kiuj diplomiĝis ĉe la akademio, estas la tria plej riĉa persono de Rusio, Miĥail Proĥorov.