Fir Bolg aŭ Firbolg (irlande, prononco fʼirʼ volg) estas la nomo de mita popolo, kiu kadre de la irlanda mitologio menciiĝas en la libro Lebor Gabála Érenn („la libro de la setligoj de Irlando"). La popolanoj ankaŭ nomatas Érainn („irlandanoj“), kaj dividiĝas al la subpopoloj Fir Domnann (de la dio Domnu, do "domnuanoj") kaj Galioin.[1]