Firgas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Aŭtonoma regiono Kanarioj | ||
Provinco | provinco La Palmoj | ||
Poŝtkodo | 35430 – 35432 | ||
Retpaĝaro | www.firgas.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Plaza San Roque, 1, 35430 Firgas | ||
Urbestro | Sebastián Arencibia Mejías (2005) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7,564 (2 010) | ||
Loĝdenso | 480 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | Koordinatoj: 28°6′20″N 15°33′45″U / 28.10556°N, 15.5625°U (mapo) | ||
Alto | 503 m | ||
Areo | 15,77 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Firgas estas municipo sur la kanaria insulo Gran Canaria en la hispana provinco Las Palmas de Gran Canaria. Ĝi situas norde sur la insulo kaj estas unu el ĝiaj sep municipoj sen marbordo.
La kanariaj indiĝenoj (guanĉoj) nomis la lokon Afurgad. En la 16-a jarcento oni uzis la nomon Firgas de Afurgad.
Firgas situas alte en la montoj kaj estas nomata "balkono de Atlantiko", ĉar ĝi donas belan vidon al la oceano kaj al la norda parto de la insulo. En la montoj de Firgas (valo Barranco de La Montaña) fontas trinkebla akvo (malofta en la Kanarioj), kiun oni enboteligas kaj vendas.