La Firstotrabo estas la ĉefa el la traboj kiuj apogas tegmenton.
Ĝi formas la supran parton de la tegmenta ĉarpentaĵo.
Laŭ Francisko Azorín Firsto estas La plej alta konveksa tegmento supro.[1] Li indikas etimologion el latina fastigium,[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj firstlinio, por tegmenta suprolinio, kaj firstotrabo, por peco kunliganta la vertojn de la tegmentoarmaturoj.[3]