Fitzcarraldo

Fitzcarraldo
filmo
Originala titolo Fitzcarraldo
Originala lingvo germana lingvo • hispana lingvo • angla lingvo • Asháninka
Kina aperdato 5 mar. 1982, 1982
Ĝenro drama filmo, aventura filmo
Kameraado Thomas Mauch
Reĝisoro(j) Werner Herzog
Produktisto(j) Werner Herzog • Lucki Stipetić
Scenaro Werner Herzog
Filmita en Peruo
Loko de rakonto BraziloPeruoUkajalo • Pachitea River
Muziko de Florian Fricke
Rolantoj Klaus Kinski • Claudia Cardinale • José Lewgoy • Grande Otelo • Jean-Claude Dreyfus • Peter Berling • Milton Nascimento • Veriano Luchetti
Produktinta firmao ZDF
IMDb
vdr

Fitzcarraldo estas germana filmo de dramo kaj aventuro de 1982 verkita kaj reĝisorita de Werner Herzog, kun Klaus Kinski, Claudia Cardinale, José Lewgoy, Miguel Ángel Fuentes, Paul Hittscher, Huerequeque Enrique Bohorquez, Grande Otelo kaj Milton Nascimento kiel ĉefaj geaktoroj.

La historio, kun agado okazanta fine de la 19-a jarcento, estas tiu de Brian Sweeney Fitzgerald ("Fitzcarraldo"), obsedita pri opero, kiu deziras konstrui teatrejon en la ĝangalo. Tiucele, li riĉiĝas per la industrio de kaŭĉuko, kaj planas transporti enorman ŝipon tra monto kun la helpo de lokaj indiĝenoj.

Fitzcarraldo estas konsiderata la plej elstara filmo en la historio de la Perua Amazonio kaj Iquitos, kaj ankaŭ unu de la plmej bonaj, laŭ Herzog mem. Krome, la filmo famis pro diversaj malfacilaĵoj dum la filmado, kiuj preskaŭ okazigis malsukceson de la finkompletigo. Dum la filmado okazis konfliktoj pr teknikaj limigoj, interkulturaj miskomprenoj inter produktorado kaj indiĝenoj, kaj pliiĝanta malmikeco inter Kinski kaj Herzog. Origine, la filmo enkalkulis alian aktoraron, kun Jason Robards kaj Mick Jagger (de The Rolling Stones); sed Robards malsaniĝis kaj ne povis reveni al la filmado.

La filmo ricevis ĝeneralan laŭdadon fare de kritikistoj, kaj premion en Germanaj Kinpremioj por la plej bona eksterlanda filmo, kaj premion al la plej bona reĝisoro por Herzog en la Festivalo de Cannes. Ĝi kandidatiĝis ankaŭ al premioj BAFTA kaj Ora Globo de Oro en la kategorio de plej bona eksterlanda filmo, kaj al Ora Palmo en la Festivalo de Cannes.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne