Fjordo

Fjordo en Norvegio

Fjordo estas mara brako penetranta sekan landon kiel saloza "rivero". Fjordoj origine estis subakv(iĝint)aj glaciaraj valoj, kaj tial fjordoj oftas en montaraj landoj. La plej fjorda lando de la mondo estas Norvegio, sed ankaŭ estas multaj fjordoj en Skotlando, Irlando, Islando, Groenlando, Francio, Ĉilio kaj Nov-Zelando.

La dua plej longa fjordo de la mondo estas Sognefjorden (200 km), Norvegio. La unua troviĝas en Gronlando.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne