Flago de Gujano

La flago de Gujano, konata kiel La Ora Sagpinto, estas la flago de Gujano ekde majo 1966 kiam la lando sendependiĝis de Britio. Ĝin dezajnis Whitney Smith, usona flagisto, sed sen la blankaj kaj nigraj linioj, kiujn aldonis proponoj de la Kolegio de Armoj en Britio. La proporcio estas 3:5. La koloroj estas simbolaj: verda por agrikulturo kaj arbaroj, blanka por riveroj kaj akvo, ora por minerala riĉaĵo, nigra por la eltenivo, kaj ruĝa por fervoro kaj dinamiko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne