La nacia flago de Togolando estis adoptita la 27-an de aprilo 1960. Ĝi havas kvin egalajn horizontalajn striojn de verda (supro kaj malsupro) alternita kun flava. Ekzistas blanka kvin-pinta stelo sur ruĝa kvadrato en la supra hisflankangulo. Ĝi uzas la popularajn tutafrikajn kolorojn de Etiopio, sed la dizajno similas al la flago de Liberio kiu estas eĥo de la flago de Usono. La blanka ŝtelo ne estas tipa en Afriko. Ĝi protestas kontraŭ tio, ke nun parto el Togo apartenas al Ganao, kies flago inkludas nigran stelon.
La flago estis dizajnita de la artisto Paul Ahyi. Ahyi (1930 - 4-an de januaro 2010) estis rigardita kiel la plej granda afrika artisto en la nuntempo.