La flago de la Afrika Unio konsistas el du horizontalaj zonoj verdkoloraj supre kaj malsupre, larĝa blanka strio meze inter la verdaj, kaj mallarĝaj oraj strioj inter la verdaj kaj la blanka. Meze de la blanka strio troviĝas la Emblemo de la Afrika Unio.