Flandra Instituto pri la Maro | ||
---|---|---|
negoco esplora institucio | ||
Komenco | 2-a de aprilo 1999 vd | |
Geografia situo | 51° 14′ 1″ N, 2° 55′ 47″ O (mapo)51.2334832.929591Koordinatoj: 51° 14′ 1″ N, 2° 55′ 47″ O (mapo) | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Ostendo | |
Adreso | Wandelaarkaai 7 | |
Poŝtkodo | 8400 | |
| ||
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
La Flandra Instituto pri la Maro (nederlande Vlaams Instituut voor de Zee; angle Flanders Marine Institute; akronime konata VLIZ) provizas per fokuso por scienca maro-esploro en Flandrujo. La aŭtonoma senprofitcela instituto ne mem praktikas esploron, sed asistas koordinadon de internacia esplorado kaj provizas per datumbazo por propagi la rezultojn de esploro.
La VLIZ ankaŭ mastrumas ekde junio 2012 la RV Simon Stevin, maran esplorŝipon [1]. La ŝipo ĉefe plenumas unutagajn taskojn. Antaŭe similaj esploradoj estis faritaj helpe de la RV Zeeleeuw, ekde 1999 al junio 2012.
La Flandra Registaro fondis la instituton en 1999 kune kun la provinco Okcidenta Flandrujo kaj la Fonduso por Scienca Esploro. La instituto aljuĝas dujaran premion al individuo aŭ teamo kiu praktikas originan sciencan esploron pri medicina aplikaĵo de komponantoj de la mara medio [2]. La VLIZ estas disvolvinta kaj gastiginta la Tutmondan Registron pri Maraj Specioj kaj la Tutmondan Marnivel-Mezuradan Ilon ( angle : Global Sea Level Monitoring Facility ) de la Tutmonda Marnivel-Observada Sistemo ( angle : Global Sea Level Observing System ). En novembro 2011 la VLIZ estis oficiale agnoskita kiel Tutmonda Datumo-Centro ( angle : World Data Center ) far la enpariz-establita Internacia Konsilio de Scienco [3]